Kazi Nazrul Islam

Kazi Nazrul Islam
Persona informo
Naskiĝo 24-an de majo 1899 (1899-05-24)
en Churulia, Bengal Presidency,  Brita Hindio
Morto 29-an de aŭgusto 1976 (1976-08-29) (77-jaraĝa)
en Dako,  Bangladeŝo
Mortokialo Pick disease (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Mausoleum of Kazi Nazrul Islam (en) Traduki 23° 44′ 06″ Nordo 90° 23′ 41″ Oriento / 23.735074 °N, 90.394734 °O / 23.735074; 90.394734 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj bengala
Ŝtataneco Bangladeŝo (1976–1976)
Dominio de Barato
Barato (–1976)
Brita Hindio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Kazi Nazrul Islam
Familio
Infano Kazi Sabyasachi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo poeto
kantisto
verkisto
tradukisto
soldato Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Notuner Gaan
Mrityukshuda
Agniveena
Bandhan Hara
Bisher Bashi
Sanchita
Dolan-chanpa
TTT
Retejo http://www.nazrul.org/
vdr

Kazi Nazrul ISLAM (bengallingve কাজী নজরূল ইসলাম; naskiĝis la 24-an de majo 1899 en vilaĝo Ĉurulia; mortis la 29-an de aŭgusto 1976 en Dako) estis unu el la plej gravaj modernaj poetoj bengalaj kun fajra kaj tragike tranĉita vivo. Kvankam multe malpli konata internacie ol Rabindranath Tagore, li estas samtiom respektata, kaj tiomgrade influis la bengalan spiriton kiel tiu lasta. Li estis kromnomita la "ribel-poeto", kaj honorita kiel "nacia poeto" kiam ekestis Bangladeŝo.

Li estis poeto, gazetisto, politika aktivulo, muzikisto, ankaŭ en kinarto li krome aktoris kaj reĝisoris.

La plej furoran parton de sia verkaro konsistigas la pli ol 2000 kanzonoj, kiujn li verkis kaj enmuzikigis, kaj 1000 el inter ili li kantis kaj surdiskigis mem. Tiuj daŭre estas kantataj kaj registataj de dekoj inter la plej elstaraj bangalaj kantistinoj kaj kantistoj, kaj konsistigas eĉ apartan muzikan genron bengalan: la nazrul-gîti!

Lia poezio, kun ties vibraj ritmoj kaj senrespektaj temoj sentigas efektan kontraston kontraŭ tiuj de Tagore (kvankam li admiris kaj respektis la maljunan poeton, kiu mem tre aprezis la junan, kaj kiam tiu estis malliberigita dediĉis subtene verkon al li). Li uzis temojn kaj vortaron ankoraŭ neniam uzata en la bengala poezio antaŭ li. Per beletro, gazetado, kaj politikado, li oponis al la fremda rego (tiu de Britio super Hindio) kaj koloniismo, sed ankaŭ al religia ŝovinismo kaj religia fundamentalismo (kvankam islamano, li edziĝis la 24-an de aprilo 1924 hinduan virinon el brahmana familio: Promila Devi). Ankaŭ la de li uzataj formoj estis hindi-tipe sinkretismaj : Li uzis sanksritajn kaj arabajn versojn tiom bone kaj facile kiom tradicie bengalajn, li aludis je hinduaj mitoj tiombone kiom persaj poeziaj temoj, kaj instigoj naskitaj de la Rusa Revolucio de 1917


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search